Trans kamp', deklivoj kaj serenaj akvoj en lanta kurb' kliniĝas kaj sin levas al horizont', bluverde, mont', el kiu ankoraŭ plu altas kampanilo bruna; poste, la klar' senfina. Ho Sinjoro, en hor' konata nur de vi ĉi-same brilegu al mi la pasej' plej alta. |